TRANOKTADO

La tranoktebloj por kongresanoj en Sieber estas malmultekostaj kaj ĉiuj hoteloj kaj feriodomoj estas je mallonga distanco de la kongresejo, kiu situas en la mezo de la vilaĝo. Oni ne bezonas veturilojn, povas promeni kelkajn minutojn en belega ĉirkaŭaĵo por atingi la vilaĝan kulturdomon (Haus des Gastes), kiu servos kiel kongresejo.

Por maksimume servi la komforton de la kongresanoj kaj disponigi la plej taŭgajn tranokteblojn, estas rezervitaj ĉiuj ĉambroj de la tristela Esperanto-hotelo Zum Pass, kie OKK ofertas unuavice 2-litajn (nur kelkajn 3-4 litajn) ĉambrojn kun abunda bufeda matenmanĝo. Bv. mencii sur la aliĝilo la nomon de via kunloĝonto! Se vi ankoraŭ ne havas, bv. mencii: kun iu ajn. Sur la kongresa retpaĝaro aperos la nomoj de aliĝintoj, ke vi povu sekvi la alvenintajn mendojn kaj elekti el inter via amikaro, konatularo.

Se vi ŝatus rezervi 1-litan ĉambron, bv. aparte anonci tion al OKK kaj konsultiĝi pri ebloj!

1. Esperanto-hotelo Zum Pass kun kafejo, restoracio kaj bierĝardeno: 
2-lita ĉambro por 25 EUR/persono/nokto kun matenmanĝo
Servoj: interreto, televidilo

(Matenmanĝo estas aparte mendebla tie por 7 €/persono por tranoktantoj en senmatenmanĝaj feriodomoj. Vidu ĉi-sube.)


2. Apartamenta domo Haus Diana (kun matenmanĝejo, sen restoracio)
2-lita ĉambro por 22 EURpersono/nokto por geedzoj, kunuloj, kun matenmanĝo 
2-3 lita ĉambro, apartamento 22 EUR/persono/nokto kun matenmanĝo

(Laŭ interkonsento ankaŭ memzorgantoj povos havi matenmanĝon tie.)
 

3. Apartamenta domo Haus Sonnemann (kun matenmanĝo)
Pro grandnombraj tranoktmendoj OKK rezervis komfortajn 2-3 litajn ĉambrojn kaj povos zorgi pri matenmanĝo: 22 Eur/persono/nokto

4. (por malfrualiĝintoj): Feriodomoj kun kelkpersonaj apartamentoj, sen matenmanĝo

Por oferti sufiĉan tranokteblon, OKK en interkonsento kun la loka turisma oficejo peros ĉambrojn en apartamentoj en feriodomoj. Laŭ individuaj deziroj ni serĉos taŭgajn lokojn por ĉiuj, kiuj ĉu individue, ĉu kun aliaj kongresanoj planas lupreni ĉambrojn.

En tiuj feriodomoj estas komfortaj, loĝej-similaj apartamentoj kun kelkaj dormoĉambroj, banĉambro kaj bone ekipita kuirejo (taŭga por mem kuiri), plej ofte haveblas televidilo, interreto kaj aliaj servoj.
La prezoj varias de domo al domo (ĝenerale 1-4 personoj en 1 aŭ 2-litaj ĉambroj) inter 15-50 EUR/persono/nokto, depende de la nombro de kunloĝantoj, servoj, nivelo de ekipiteco, ktp.
Antaŭmendo, rezervado de feriodoma ĉambro estas pagenda je aliĝo al OKK:  unuece 30 €/persono. Tiun sumon OKK repagos al vi kaj la verajn tranoktkostojn vi mem pagos al la domposedantoj!


Por loĝantoj en feriodomoj abunda bufeda matenmanĝo estos aparte mendebla 
- en Hotelo-restoracio Zum Pass (por 7 €/persono/tago, v. sur la foto)



4. Tranoktado en ruldomo, tendo
En Sieber ne funkcias kampadejo, sed - laŭ interkonsento kun la urbo Herzberg - eblos starigi, parkumi ruldomojn je la alia fino de la granda parko antaŭ la kongresejo, sur la parkejo ĉe la granda ludplaco, apud la junulardomo, kie eblas uzi necesejon kaj havi laveblon. 

Tranoktado en tendoj plej verŝajne eblos en Sieber, sed bv. kontakti OKK pri tiu deziro. Certe estos ege favorpreza tendumeblo en Herzberg sur la Esperanto-herbejo (ĝardeno proksime al la Esperanto-Centro). De tie per buso aŭ aŭto eblos atingi Sieber.

MANĜOJ

Matenmanĝo:
okazos en la kongreshotelo Zum Pass aŭ eblas havi ĝin en la feriodomo Haus Diana. Pli detale bv. legi ĉe la tranoktebloj. 
Tagmanĝo kaj v
espermanĝo: mendendaj per la aliĝilo. Malfruajn, surlokajn, individuajn mendojn OKK provas trakti kun la hotelo sed ne povas garantii tion. Manĝeblo estas ankaŭ en la malgranda vilaĝa restoracio Dachstübchen. Tranoktantoj en la feriodomo Haus Diana havas kuireblon por memstara pretigado de manĝoj. Tamen, sciinde: en Sieber ne estas vendejoj, do aŭ vi kunportu, kion vi ŝatus kuiri aŭ vi devas zorgi pri aĉetado de varoj ekz. en Herzberg am Harz kaj transporti ilin al Sieber. 

Prezentadmaterialo pri la du kongres-hoteloj kaj pri restoracioj, manĝejoj (.pdf, 2,4 MB).