Dum la kongresa semajno multaj kaj variaj kulturaj programeroj distros la partoprenantojn. Ni esperas, ke ĉiu trovos ilin interesaj, spektindaj kaj memorindaj. La eventoj okazos vespere, post la 20:00 h.


16.07.2016 sabato: interkonatiĝa vespero

Jen venas Glomp! Iom da… kantotekstoj de Joachim Giessner 
 
Ralph Glomp prezentos diversstilajn ŝlagro-kantojn laŭ la tekstoj de Joachim Giessner. La iama Herzbergano Giessner estis diligenta tradukisto de kantotekstoj kaj nun Ralph Glomp prenis tiujn tekstojn kaj komponis novajn melodiojn.

Kune kun Glomp venos ĝis nun ne bone konata kantisto Bo Ĝos, kiu nur aperis ĉe fejsbuko en la interreto kaj tie trovis pli ol mil anojn de sia muziko.
Ĝuu la vesperon!


17.07.2016 dimanĉo: prezentad-vespero
Rakontoj, legendoj de la Harz-montaro. La Nacia Parko Harz. Historio kaj nuntempo de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.


Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy rakontos interesajn sciindaĵojn, montros fotojn, filmojn, PowerPoint prezentadmaterialojn pri la beleco de naturo, pri la historio, geografio, kutimoj kaj kulturo de la regiono. La prelego okazos post la duontaga ekskurso al la Harz-montaro kaj ni rekomendas ĝin al ĉiuj: tiuj, kiuj ekskursis, povos denove ĝui kelkajn viditajn scenojn kaj ricevos multajn krominformojn, kiuj ne partoprenis la ekskurson, povos konatiĝi kun kaj lerni novaĵojn tiu escepte varia kaj belega regiono de Malsupra Saksio.


18.07.2016 lundo: teatra vespero

Teatro VERDA BANANO prezentos: La Krediton de Jordi Galcerán.
Unuavide banala historio. Al banko venas kliento, kiu petas krediton. Tamen li ne havas ajnan garantiaĵon. Kiam direktoro de la banko rifuzas doni al li la krediton, la kliento elpensas nekutiman formon de ĉantaĝo. Temas pri virino, sed por scii pli, vi devas mem viziti la spektaklon.
La kredito estas inteligenta teatraĵo kun viglaj dialogoj kaj turnopunktoj aperas de la komenco ĝis la lasta sceno. Unu el la aktoroj ludinta en la hispana versio diris: „Se ni farus paŭzon ĉiufoje kiam la publiko ridis, ni neniam finus la spektaklon.”
La kredito verkita en 2013 jaro de fama hispana dramverkisto Jordi Galcerán estis prezentana en Hispanio, Argentino, Grekio, Meksikio, Panamo, Finnlando, Peruo, Germanio, Aŭstrio, Ĉilio, Hungario, Italio kaj Pollando.
Traduko: Georgo Handzlik kun helpo de Rubi Birden, reĝisoris: Kuba Abrahamowicz
Aktoras: Sasa Pilipovic – Antonio kaj Georgo Handzlik – Direktoro
 
Georgo Handzlik - Bardo sen barbo, Esperanta instruisto, poeto, kantisto, aŭtoro de kantoj, aforismoj, dramoj koncertis en 26 landoj. programo/kulturprogramo/farso_pri_esperantistoj. Propran monodramon Ludoviko-Lazaro, preparitan por Bjalistoka UK mem aktoris 27-foje en 15 landoj, verŝajne rekorde en la historio de la Movado.
Sasa Pilipovic - Profesia aktoro en la plej malnova serba teatro en Kragujevac. Li laboris kiel parolisto en esperanta elsendo de Radio Zagreb, aktoris esperante dum UK-oj en Havano, Monpeliero, Zagrebo, Fortalezo, Geteborgo, Vilno, Jokohamo, Roterdamo, Kopenhago, Hanojo, Bijalistoko, Rejkjaviko. Fondinto de “Shelter sceno” kaj “Societo Espero Kragujevac”.


19.07.2016 mardo: "malpeza vespero"
Komuna kantado, muziko, ludoj.
Individuaj proponoj bonvenaj!


20.07.2016 merkredo: koncertvespero
La loka folklora muzikgrupo el Sieber (Die Siebertaler - La Sieber-valanoj) estas fama, ŝatata grupo en la regiono. Ilia repertuaro estas tre vasta, multaj el iliaj membroj estas profesiaj muzikistoj, kantistoj, majstraj jodlistoj.
Ili aperos sursceneje en tradiciaj, folkloraj vestaĵoj kaj prezentos belan programon, tipan muzikon de la Harz-montaro, rakontante ankaŭ pri la historio, ekesto kaj fono de la kantoj.


21.07.2016 ĵaŭdo: kantvespero de Ĵak Lepuil    
Jacques LE PUIL estas fama muzikisto el Francio, ĉefredaktoro de la gazeto 'La kancerkliniko', gvidanto de kabaredo, tradukisto, do multflanka artisto. Du la kongreso li prezentos sin kiel kanzonisto: li proponis kant-recitalon kaj kiuj jam konas, kiom bone li plenumas sian rolon kiel solisto, povas jam antaŭĝui la novan muzikan vesperon kun li. Por tiuj, por kiuj li estas ankoraŭ nekonata, estos la bona momento konatiĝi kun lia speciala muzikarto, kaj ili certe pliriĉiĝos per tiu kultura evento.
 


22.07.2016 vendredo: adiaŭa vespero
Internacia "super-stelulo" konkurso.
Nia plano estas oferti liberan sinprezenteblon al la kongresanoj, inter kiuj tutcerte estas talentaj artistoj, tre lertaj, kapablaj amatoroj, kiuj volonte montrus ion interesan, eble unikan programeron al la publiko, aŭ eĉ kun la publiko. Eblos kanti, danci, ludi muzikon, prezenti skeĉojn, rakonti ŝercojn, ktp., ktp. Lasu nin esti surprizitaj kaj ni ĉiuj kunagu!