![]() |
![]() |
Ekskursoj
Goslar kaj la Harz-montaro: DT1 - 17.07.2016, dimanĉo La Harz-montaro allogas per siaj belegaj pejzaĝoj, historiaj urbetoj kun tipa faktrabdoma arkitekturo (ekz. Braunlage), famaj kuraclokoj (ekz. Bad Harzburg), arbaraj migradvojoj, elvidejoj (ekz. Torfhaus kun bela panoramo al Brocken, la plej alta pinto de la montaro, 1142 m). La ĉefa celo de la ekskurso tra la okcidenta Harz-montaro estas la miljara urbo Goslar, fondita en 1009, nun havanta pli ol 40 000 enloĝantojn.
Ĝi estas perlo de la regiono, historia urbo en la listo de UNESCO mondkulturheredaĵoj (kun la proksima minejo 'Rammelsberg'). La urbo apartenis al Hanso, la mezepoka germana komercligo, floris jam tiam kaj poste en la renesanco, akiris grandan politikan kaj religian gravecon, kaj danke al siaj minejoj ĝi fariĝis unu el la plej riĉaj urboj de tiama Germanio. Tio speguliĝas en la abundo da historiaj arkitekturaĵoj, plej unue en la centoj da tipaj faktrabdomoj.
Hannover: TT1 - 19.07.2016, mardo Ĝi estas la ĉefurbo de la federacia lando Niedersachsen (Malsupra Saksio). La historia urbodomo kaj la operejo estas pompaj konstruaĵoj. En la urbocentro troviĝas multaj konataj magazenoj. La zoologia ĝardeno de Hannover estas unu el la plej belaj en Eŭropo. La urborigardado enhavos vizitojn de la plej belaj konstruaĵoj, muzeoj kaj parkoj. Herzberg am Harz: DT2 - 21.07.2016, ĵaŭdo
Rakontoj pri loka historio, legendoj; vizito al la Welf-kastelo kaj al la kastela muzeo, kie estas ankaŭ Esperanto-ekspozicia ĉambro. Pliaj informoj: hejmpaĝo de Herzberg am Harz kun multaj ĉapitroj, informoj en Esperanto, laŭ aparta Esperanto-menuo. |
![]() |
||||