BONVENON baldaŭ en Sieber, en la kongreshotelo Zum Pass (DE-37412 Sieber, An der Sieber 49, tel: +49 5585 999 64 77).
La akceptejo funkcios tie kaj ni gvidos vin al la tranoktejoj.
Pro la grandnombraj mendoj OKK rezervis krom Hotel Zum Pass kaj Haus Diana simil-stilan apartamentan domaron: Haus Sonnemann. Tiel ĉiujn mendojn ni povos kontentige plenumi kaj la kongresanoj povos havi komfortan tranoktejon en la sama prezkategorio, proksime unu al la aliaj.
 

1. Ĉi-sube ni resume informas vin pri kelkaj aferoj:
ANTAŬKONGRESO: bedaŭrinde estis malmultaj interesiĝantoj, pro tio ni ne povis organizi komunajn programojn en tiu periodo. Al kelkaj, kiuj planis alveni antaŭ la 16a de julio ni sendis apartajn informojn, konsilojn.

TRANOKTADO: la du ĉefaj menditaj tranoktejoj (Hotel Zum Pass kaj Haus Diana) estas jam plenaj, ni ne plu povas akcepti mendojn tie, eĉ kelkajn mendojn ni devis modifi. Ni aparte informos vin pri tio. Ni tamen trovis kaj trovos por ĉiuj aliĝintoj komfortan lokon, bonan solvon laŭ la mendita kategorio kaj ni certas, ke vi ĉiuj estos kontentaj kaj ĝuos la dumkonferencan restadon.
Ruldomoj (kontraŭ eta pago) povos esti starigitaj tre proksime al la kongreshotelo. Ni aparte traktos tion kun la alvenantoj.

MANĜADO: laŭ la mendoj ni preparos kuponojn kaj donos al vi je registriĝo. La restoracio de Hotel Zum Pass ricevos de OKK la specialajn dezirojn manĝi vegetare eĉ laŭeble vegane. (Tamen, surloke bv. kontakti la kuiristojn kaj helpi ilin per konsiloj rilate al via manĝkutimo, dieto.) La matenmanĝon vi ricevos en Hotel Zum Pass kaj en Haus Diana, la tag- kaj vespermanĝoj ĉiam okazos en Hotel Zum Pass. La posedantoj kaj helpantaj familianoj en la hotelo parolas Esperanton!

EKSKURSOJ:
al ĉiuj ekskursoj alvenis multaj aliĝoj, OKK prizorgos komfortajn busojn kaj Esperanto-ĉiĉeronadon por atingi la celitajn lokojn kaj gvidi la grupojn al la plej belaj, plej interesaj lokoj en la regiono. Se restos kelkaj liberaj lokoj en la busoj, eblos mendi ekskursojn surloke, se vi ne antaŭe faris tion. Pri Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, pri la regiono kaj vizitotaj urboj, lokoj vi trovas informojn, sciindaĵojn sur la kongresa paĝaro ĉi tie.

FINANCOJ:
pri antaŭpagoj, egaligo de viaj kongreskotizoj, pagoj al mendoj, servoj, bv. turni vin al la kasisto de SAT, Bruno HENRY: financoj@satesperanto.org

FAKA PROGRAMO:
jen la pogramskizo. Ni dankas al ĉiuj, kiuj sendis prelegproponojn kaj planas iel kontribui al la programo. Prelegantoj, bv. informi OKK, ĉu vi havas specialan deziron, bezonos teknikaĵojn, ktp. Komputiloj, projekciilo kaj diskludilo estos je dispono. En la kongreshotelo Zum Pass estas retaliro kaj eblas printi, fari fotokopiadon, ktp. Se vi ne ankoraŭ faris, bv. sendi al
OKK la resumon de via prelego.

KULTURA PROGRAMO: ni klopodas oferti tre varian kaj riĉan kulturan programon de muziko ĝis prezentadoj, de kantado ĝis surpriza teatraĵo. Legu la detalojn pri ili ĉi tie.
Eblas ankoraŭ proponi prelegojn, proprajn kontribuaĵojn al la programo, ja la definitivan version ni pretigos en la sekvaj semajnoj.

ALVOKO: la adiaŭan vesperon ni planas transformi al talento-prezentado kaj alvokas ĉiujn kongresanojn aldoni ion el la propra ’repertuaro’, prezenti ion, kanti, muziki (eventuale kunporti muzikinstrumenton), danci, deklami, aktori, ktp., ke ni ĉiuj ĝuu tion surloke kaj kunportu poste unikan memoraĵon el tiu lasta kongresa evento.

ALVENO:
PER TRAJNO: OKK akceptos la alvenontojn ĉe la stacidomo (Hauptbahnhof Herzgberg am Harz) kaj organizos transporton de tie al la kongresejo (Zum Pass) aŭ al la tranoktejoj. Bv. informi nin pri la ĝusta elventempo al Herzberg, ke ni povu prepari vian akceptadon. La transportservo plenumiĝos en etaj grupoj kaj kostos ĉ. 7 euroj/persono. Se vi havus problemojn, bv. voki la Esperanto-Centron 0049-5521-5983 aŭ poŝtelefonon de Zsofia Korody (OKK) 0049-160-98754-190

PER AŬTO: Novaĵo estas, ke pro konstrulaborado sur la rekta aŭtovojo inter Herzberg kaj Sieber ne funkcias nun busoj kaj oni devos fari iom da kromvojo tra Bad Lauterberg. Tiuj, kiuj planas alveni per aŭto, ruldomo, bv. atenti la provizorajn flavajn vojindikilojn kun granda U-litero kaj sago ’Umleitung’.

2. Postkongresa veturo al UK en Nitra, Slovakio
Venis multaj petoj je komuna veturado al UK, pro tio OKK provis trovi taŭgan kaj malmultekostan grupan vetureblon al UK.
Jen la ricevita plej bona oferto:

Ekveturo per 15-persona buseto de Sieber, alveno al la UK-kongresejo en Nitra, Slovakio (do, de domo al domo)
Dato: 23.07.2016
Veturdaŭro: ĉ. 8,5 horoj
Kosto: ĉ. 130-140 EUR/persono (se la buso pleniĝos)

Bv. rapide mendi vian sidlokon, se vi planas kunveturi. Mendu ĉe OKK (retadreso: Zsofia Korody (cxe) esperanto.de)


3. Transporto al Sieber la 16an de julio: tiuj, kiuj venos per trajno al Herzberg am Harz Hauptbahnhof (ĉefa stacidomo), estos tie akceptataj dum la tuta tago kaj per aŭtoj veturigataj al Sieber al la menditaj tranoktejoj. Bv. laŭeble ĝustatempe informi nin pri via alvenhoro!
Kosto: 7 eur/persono kaze de kunveturo de 2-3 personoj. Individua mendo: 12 eur. (Taksio kostus ĉ. 20 eur).

4. Favora aliĝkategorio
ATENTON! Ĝis la 30a de junio 2016 validos la lasta favorpreza kongreskotizo!
 
Jam 80 personoj el 18 landoj kaj 4 kontinentoj aliĝis. Dum la vigla SAT-kongreso okazos interesaj prelegoj, diskutoj, forumo, ludoj, dancado, amuzado kaj ekskursoj ekz. al la plej belaj regionoj de la Harz-montaro, al Goslar kaj tuttaga ekskurso al Hannover, ktp. Detaloj pri la ekskursoj.
 
Famaj Esperanto-muzikistoj kaj konataj teatroaktoroj ofertis siajn allogajn kontribuaĵojn al la riĉa kulturprogramo.
Dum tuta semajno funkcios libroservo kaj okazos eĉ libroaŭkcio.
 
La kongresloko Sieber apud Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo estas en ŝatata kaj nepre vizitinda regiono en la Nacia Parko Harz kaj ideala ferioloko kun libertempa parko, ekz. por ripozado, migrado, sportumado, promenadoj, ktp.
 
Bv. tuj aliĝi, tio estos via bonŝanco!  Favorprezaj tranoktejoj ankoraŭ haveblas.
Uzu la retan aliĝilon, klaku ĉi tien.

5. Antaŭkongreso
Ĝis nun nur malmultaj aliĝintoj planas partopreni en antaŭkongreso. Pro tio OKK ne faros apartajn aranĝojn, sed volonte konsilas pri eblaj ekskursceloj, vidindaĵoj, ripoz-ofertoj ktp. en la regiono al interesiĝantoj, alvenontoj kelkajn tagojn antaŭ la kongreso. Laŭ individua interkonsento OKK povos rezervi tranoktejon kaj zorgi pri aparta programo.
 
Atentu: Se vi alvenos antaŭ la kongreso (t.e. antaŭ la 16a de julio) por ekskursi, ripozi, feriumi en Sieber kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, vi ne povos ankoraŭ tranokti en Haus Diana, ĉar ĝi estas mendita nur por la kongresa periodo. Sed eblos tranokti en Hotel Zum Pass aŭ eventuale en iu feriodomo (familia hoteleto).